Fora Oriento

El Vikicitaro
Fora Oriento
Fora Oriento
Fora Oriento
Aliaj projektoj
Fora Oriento en Vikipedio
Fora Oriento en Komuneja kategorio
Fora Oriento en Vikivortaro

Fora Oriento estas azia bordo de la Pacifiko kaj eĉ foje partoj de hinda bordo.

Citaĵoj[redakti]

Zbigniew Brzeziński[redakti]

Citaĵo
« Sud-Koreio estas la geopolitika centro de Fora Oriento. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Geografie pli limigitan, sed potenciale eĉ pli gravan problemon povus reprezenti la ĉino-japana “akso”, kiu povus aperi sekvante ruiniĝon de la usonaj pozicioj en Fora Oriento kaj revoluciajn ŝanĝojn en vidpunkto de Japanio pri la tutmondaj problemoj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Rusio, aranĝita surbaze de principo de libera konfederacio, en kiu enirus Eŭropa parto de Rusio, Siberia respubliko kaj Fororienta respubliko, povus pli facile evoluigi pli proksimajn ekonomiajn rilatojn kun Eŭropo, kun la novaj ŝtatoj de Meza Azio kaj kun la Oriento, kio rapidigus evoluon de Rusio mem. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Nome tra proksimaj politikaj rilatoj kun Japanio, Usono povos memfide ekiri renkonte al streboj de Ĉinio en la regiono, kontraŭante ĉe tio elmontrojn de ĝia arbitrado. Nur sur tiu ĉi bazo povas esti atingita komplika triflanka kompromiso, inkluzivanta povon de Usono je la monda nivelo, dominantan pozicion de Ĉinio en la regiono kaj gvidan pozicion de Japanio je la internacia nivelo. Tamen tiu ĝenerala geostrategia kompromiso povas esti detruita de neracia vastigo de milita kunlaboro de Usono kaj Japanio. Japanio ne devas ludi rolon de nesinkigebla aviadila ŝipo en Fora Oriento, ĝi ankaŭ ne devas esti la ĉefa milita partnero de Usono en Azio aŭ potenciale gvidanta ŝtato en Azia regiono. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« …centro de la mondpotenco ŝoviĝis de Atlantiko al Fora Oriento. Tio estas ne sunsubiro de la atlantika mondo, sed perdo de dominado, kiun ĝi ĝuis dum la lastaj 500 jaroj. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Vidu ankaŭ[redakti]